środa, 20 listopada 2013

La mesaĝo sendita botelpoŝte en la maron

Kara trovinto de la mesaĝo!
Ni, ĉi-sube subskribitaj esperantistoj partoprenintaj la aranĝon „Esperanto sur la strando” okaze de la ĵusa fondo de Triurba Esperantista Asocio „Torento” en Sopot, deziras transdoni la jenon:
1/ ni ĝojas, ke ni kontaktis la internacian lingvon Esperanto, en kiu ni vidas la eblecon pli facile interkomreniĝi kun homoj de aliaj nacioj
2/ Esperanto estas por ni la maniero vivi inter aliaj homoj, kies malsimilecon ni estimas
3/ Esperanto permesas al ni riĉigi nin reciproke, ĉar reprezentantoj de diversaj nacioj enportas proprajn valorojn, kreante specifan esperantan kulturon
4/ ni esperas, ke en estonteco okazos ankoraŭ pli granda disvastiĝo de Esperanto en la tuta mondo por la bono de ĉiuj homoj
5/ Esperanto kiel tia igis neniun pli bona homo, tamen okupiĝi pri tiu ĉi lingvo fariĝas por ĉiu tempo de pensado pri komplikeco de demandoj pri paco kaj toleremo
6/ ni deziras al ĉiuj homoj de bona volo en la mondo kompreni, ke same kiel Esperanto, kiu estas la propraĵo de ĉiu, kiu scipovas ĝin uzi kaj samtempe estas nenies ekskluziva propraĵo, simile la donita al ĉiu homo libereco ne povas malliberigi aliajn homojn, tio estas devigi ilin al agoj, kiuj malobservus ilian rajton esti liberaj.
Sopot, 13-14.09.2013.


Brak komentarzy:

Prześlij komentarz