...propagujemy język świata - Esperanto jako narzędzie łatwej komunikacji w celu zbliżenia międzynarodowego i miedzykulturowego wszystkich ludzi.
piątek, 20 czerwca 2014
Neformala renkontiĝo
Neformala renkontiĝo en ĉemara gastejo fariĝis okazo por proponi unuflanke kaj aliflanke AKCEPTI!!! (flanke de freŝbakitaj esperantistoj) la proponon membriĝi ĉe nia asocio, pro kio ni ege ĝojas!
Novaj membroj ĵus finis sian lernadon sub la gvido de nia kara instruisto Henriko kaj antaŭĝojas pro ĝia daŭrigo aŭtune. Jagoda - la iniciatintino de la kurso nomata "Esperanto por geamikoj" proponis al la novuloj la membriĝon en nia asocio.
Espero pro novaj fortoj
Jen kiel renaskiĝas Esperanto en novaj homoj, tre talentaj, kiuj
vekas la esperon por estonteco. Por ke ili ekamu la lingvon same kiel ni
iam, kaj trovu sufiĉe da energio kaj rimedoj por ĝui ĉiujn eblajn
situaciojn, kiujn donas ĝuste la kono de la internacia lingvo de
Zamenhof. Novaj homoj - novaj fortoj, ĉu ne? Gratulon al ili pro la
trapaso de la komenca etapo kun E-o!!!
Subskrybuj:
Posty (Atom)