sobota, 23 listopada 2013

Diru, torento - kantata dum la bapto de torenteto (kadre de nia inaŭgura aranĝo)

Diru, torento, kaj vent' arbara,
pri Esperanto nia kara,
kiu aŭdiĝas ĉe l'pola maro
danke al esperantistaro.

Fluu, torento, tra nia tero,
veku en koroj la esperon,
ke en la mondo paco fariĝos,
kiam ni interkompreniĝos.

Vivu la paco kaj amikeco,
kaj nia esperantisteco.
Ĉar kiam gaje ni kantas kune,
tuj en la kor' fariĝas sune.

Forlasu larmojn, forlasu tristojn -
salutas vin esperantistoj!
Kiu en si la esperon havas,
por tiu Esperanto gravas.


(laŭ la pola popolkanto "Hej, bystra woda")

Brak komentarzy:

Prześlij komentarz