niedziela, 9 sierpnia 2015

ESPERANTO SUR LA STRANDO 2015

ESPERANTO SUR LA STRANDO”
SOPOT 10 – 13.09.2015


10.09 (ĵaŭdo)

18.00 – La inaŭguro – Seminario „Esperanto kiel la portilo de kulturo”
en la Urbodomo de Sopot sub la patroneco de la Prezidanto de la Urba Konsilantaro en Sopot – dr-o Wieczesław Augustyniak

Diskuto pri la temo „Kulturo esperanta plur- aŭ supernacieca?” - lige kun la enskribo de Esperanto en la Landan Liston de la Nemateria Kulturheredaĵo (T.Bedyński, R.Dobrzyński, E.Siurawska)


- Ekspozicio de brodaĵoj de M.Markowska kaj fotoj de U.Montowtt en la klubejo


11.09 (vendredo)

10.00 – Renkontiĝo en la Klubejo de Torento (Sopot, str Armii Krajowej 94) lekcio pri la temo de la Abatejo de cistercianoj en Oliwa.

10.45 - Forveturo de la Sikorski-strato per la buso n-ro 17 al Gdańsk-Oliwa

11.00 - La Urba Ludo „Abatejo de cistercianoj” - La parko kaj katedralo en Oliwa.

13.00 - La demonstracio de la famaj orgenoj de la katedralo en Oliwa

14.00 - Lunĉo

18.00 - Galerio ALMA (1-a etaĝo, Sopot str. Sikorskiego 12)
Lekcio de redaktoro Roman Dobrzyński sub la titolo „La traduko de <Sinjoro Tadeo> de A.Mickiewicz esperanten fone de aliaj alilingvaj tradukoj" kun kelkaj surprizoj"


12.09 (sabato)

10.00 - Partopreno en la parado de neregistaraj organizaĵoj de Sopot kun stando sur la sopota moleo, tramarŝo en verdaj ĉapeloj kun E-kantado sub la slogano „Esperanto kiel gimnastiko por la menso“

14.00 - Lunĉo

16.00 - Renkontiĝo en la Arbarherbejo de esperantistoj en Sopot kun festa tosto, kantado kaj ronda ludo

17.00 - Pikniko en la ĝardeno de Harry Spirowski, Sopot str. Smolna 7 kun
i.a. gvidado de folkloraj dancoj el diversaj landoj fare de Peter Bartos el Germanio

13.09 (dimanĉo)


Turisma programo