„ESPERANTO
SUR LA STRANDO”
SOPOT
10 – 13.09.2015
10.09
(ĵaŭdo)
18.00
–
La inaŭguro – Seminario „Esperanto kiel la portilo de kulturo”
en la Urbodomo de Sopot sub
la patroneco de la Prezidanto de la Urba Konsilantaro en Sopot –
dr-o Wieczesław Augustyniak
Diskuto pri la temo
„Kulturo esperanta plur- aŭ supernacieca?” - lige kun la
enskribo de Esperanto en la Landan Liston de la Nemateria
Kulturheredaĵo (T.Bedyński, R.Dobrzyński, E.Siurawska)
-
Ekspozicio de brodaĵoj de M.Markowska kaj fotoj de U.Montowtt en la
klubejo
11.09 (vendredo)
10.00
– Renkontiĝo en la Klubejo de Torento (Sopot, str Armii Krajowej
94) lekcio pri la temo de la Abatejo de cistercianoj en Oliwa.
10.45
-
Forveturo de la Sikorski-strato per la buso n-ro 17 al Gdańsk-Oliwa
11.00
- La Urba Ludo „Abatejo de cistercianoj” - La parko kaj katedralo
en Oliwa.
13.00
- La demonstracio de la famaj orgenoj de la katedralo en Oliwa
14.00
- Lunĉo
18.00
- Galerio
ALMA (1-a etaĝo, Sopot str. Sikorskiego
12)
Lekcio
de redaktoro Roman Dobrzyński sub la titolo „La traduko de
<Sinjoro Tadeo> de A.Mickiewicz esperanten fone de aliaj alilingvaj tradukoj"
kun kelkaj surprizoj"
12.09
(sabato)
10.00
- Partopreno en la parado de neregistaraj organizaĵoj de Sopot kun
stando sur la sopota moleo, tramarŝo en verdaj ĉapeloj kun
E-kantado sub la slogano „Esperanto kiel gimnastiko por la menso“
14.00
- Lunĉo
16.00
- Renkontiĝo en la Arbarherbejo de esperantistoj en Sopot kun festa
tosto, kantado kaj ronda ludo
17.00
- Pikniko
en la ĝardeno de Harry Spirowski, Sopot
str. Smolna 7 kun
i.a.
gvidado
de folkloraj dancoj el diversaj landoj fare
de Peter
Bartos el
Germanio
13.09 (dimanĉo)
Turisma programo